Konfesa sekreto

La konfesa sekreto (latine sigillum confessionis = sigelo de konfeso) estas regulo de kristanismo, laŭ kiu sacerdoto preninta peko-konfeson nenial rajtas malkaŝi, kion li aŭdis de la konfesanto.

La konfesan sekreton skribe fiksis la 4-a laterana koncilio en 1215, sed ĝi jam antaŭe ekzistis kaj estis ĝenerale agnoskata. Lezo de la sekreto kaŭzas aŭtomatan (latine: Latæ Sententiæ) ekskomunikiĝon. Neniu, eĉ ne la konfesinto, rajtas nuligi la devon konservi la sekreton.

La sekreteco ligas ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel ekscias pri la enhavo de la konfeso, ekzemple interpretiston.

Patrono de la konfesa sekreto estas Sankta Johano Nepomuka.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy